12 aprile 2010

Forpasinta ekde tridek jaroj, sed tiel longvida, ke li antaŭvidis ĉion:
.............................................................................


JOHANO RODARI
23.10.1920 - 14.04.1980



Johano Rodari, naskiĝis en Omegna provinco de Novara - It (hodiaŭ prov. de Verbania) je 1920a; post sia sperteco en elementa instruado, li laboris kiel ĵurnalisto ĉe “l’Unità” kaj ĉe “Paese sera” kaj skribis por infaneco, prizorginte ankaŭ iujn programojn por infanoj ĉe la RAI (Itala Radio-Televizio). Li estrigis la “Pioniere” (Pioniro), ilustritan semajnan revuon por geknaboj, kaj la “Giornale dei genitori” (Ĵurnalo de Gepatroj); Li longe kunlaboris en la “Corriere dei Piccoli” (Kuriero de Etuloj) kaj en “La Via Migliore” (La Plej bona Vojo), disvastiĝinta periodaĵo de la italaj ŝparkasoj. Liaj libroj havis sennombrajn tradukojn kaj meritis plurajn rekonsignojn inter kiuj la prestiĝan Premion Andersen (1970), “Nobelpremio” por infanaj literaturo. J. Rodari mortis en Romo je 1980a.
(El
http://www.valletrompia.it/esy/doc/88523/RODARI_2007.pdf )


Johano Rodari

La lando de mensoguloj


(GALIMATIO)


Estis jam, tie

en la loko de Kie,

lando de mensoguloj.

En tiu lando neniulo

diris la veron,

oni nomis laŭ sia nomo

ankaŭ ne la cikorion:

estis deviga la mensogo.


Ĉe la sunleviĝo

estis iu tuj preta

kiu diris: “Kia bela sunsubiro!”

Vespere, se lunlumo

brilegis pli

ol lumturo

popolo plendis:

“Uhj do, kia obskura nokto,

oni nepre nenion vidas”.


Se vi ridis oni vin kompatis:

“Mizerulo, domaĝe,

kio malbono okazis

al li?”

Se vi ploris: “Kia ulo originala,

ĉiam bonhumora, ĉiam jubila.

Eble li havas amason da mono”.

Oni nomis akvo la vinon,

seĝo la tavolon

kaj ĉiujn vortojn

oni inversiis kiel decis.

Ne estis permesita fari alimaniere,

kaj ĉiuj tiom kutimiĝis

ke ili same interkompreniĝis.


Iun tagon en tiu lando

hazarde alvenis povrulo

kiu neniam legis

la kodon de mensoguloj,

kaj li ĉirkaŭvagadis

sen iu prikonsidero

nomante tago la tagon

kaj la piron piro,

kaj ne diris unu vorton
kiu ne estus vera.

De hoidiaŭ al morgaŭ

oni faris kapti lin

fare de hundokaptisto

kaj enfrenezulejgi lin.

“Li estas tutfreneza:

diras ĉiam la veron”.

“Ja ne, nu ja, nu iru…”

“Je l’honorvorto: li estas

vere kazo tre interesa,

kvincent kaj unu profesoroj

venos de malproksime

por studi lian cerbon…”

La strangan malsanon

oni priskribis en tridek tri partoj

en la “Gazeto de la mensogoj”.


Finfine por kontentigi

popolan

scivolemon

oni laŭpage eksponis

Homon-kiu-diris-la-veron

en la “zoo-neloĝika ĝardeno”

(oni reversis ankaŭ tiun nomon)

en kaĝo de ferbetono.


Imagu al si la svarmo.

Sed tiu ĉi ne interesu.

Estu pli gapiga afero,

ke malsano infekta montriĝis

kaj iom post iom

en la tuta urbo diseliĝis.

la bacilo de la vero

Doktoroj, policistoj, aŭtoritatoj

faris sian plejeblon

por bremsi epidemion.

Ja ne, nenio farebla.

De la plej maljuna ĝis la plej eta

la uloj ja fine nomis

pano la panon kaj vino la vinon,

blanko la blankon kaj nigro la nigron:

la kaptiton ili liberis ,

kaj lin prezidanto elektis;

tiuj kiuj ne kredas al mi

nenion komprenis pri tiu ĉi.


(Vidu italan originalan tekston:
http://www.paroledautore.net/filastrocche/italiane/rodari/rodari-bugiardi.htm )


30a Datreveno de forpaso de Johano Rodari

La stelkometo Johano Rodari 1973
................................................................................

7 commenti:

marco ha detto...

Vi faris tre belan blogon: gratulojn!!!

Plej amike

Marko

Fortikaĵulo ha detto...

Finfine vi estas tie ĉi, Marko.

Kia plezuro legi vin!

Mi esperas vidi vin pasi ankoraŭ ĉe mia blogaĉo, do...

ĜIS REAŬDO, MARKO!

(Koran dankon pro viaj vortoj)

Irnerio

marco ha detto...

Je ja, finfine mi estas ĉi tie, Irnerio!

Ĉu blogaĉo? Tute ne: vi devus instrui teknikajn nociojn al mi :-)

Ĝis tre baldaŭ karega amiko Irnerio!

Marko

Fortikaĵulo ha detto...

"...Ĉu blogaĉo? Tute ne: vi devus instrui teknikajn nociojn al mi :-)"

Ha ha, ĉu vi volas ŝerci Marko?

Eble ke mi sufice eltiriĝas ĉe Blogger, sed ĉe Ipernity..., neee!
Mi ankoraŭ ne komprenis kion mi devas fari por min enregistriĝi inter viaj amikoj!

Tamen baldaŭ mi faros ĝin.

Koncerne via blogo, ĉu vi legis miajn komentojn?

Bone, ni nin vidos morgaŭ, ĉu ne?

Amike,
Irnerio

Artemisia ha detto...

E che me lo dici ora che il tuo blog ha cambiato indirizzo???
Mannaggia a te, Irnerio!
Un bacione

Fortikaĵulo ha detto...

Carissima gentilesca amica,

CHIEDO PERDONO E, se vuoi, MI COSPARGO IL CAPO DI CENERE
(che è sempre meglio del catrame o del lucido nero da scarpe).

Intanto per espiare mi son fatto venire un bel mal di gola... stranamente senza febbre, per ora.

Ho commentato da te indicando l'indirizzo di questa versione Eo del mio bloggaccio, però spero che tu abbia potuto vedere che esso si è sdoppiato e che, cliccando sul "PULSANTE EO ► IT", tu puoi leggere in Italiano.

(No, te lo dico perché non sono sicuro che funzioni in quanto un'altra cara amica tempo fa mi aveva segnalato di non vedere comparire l'intera colonna destra... boooh!)

Grazie, Artemisia, di essere di nuovo qui,

Irnerio

Artemisia ha detto...

No, non l'avevo visto. Tu ci confondi.
Bene cosi' mi abbono anche di la'.
Ciao!