11 febbraio 2010

ZLANGO? Konsentite, kondiĉe ke ne estu ESPERANTO!

................................................................................


La Itala Publika Televizio (RAI - Tg3 “Neapolis”) donis hodiaŭ (malnovan?) sciigon pri sinnomanta israela “kreinto” kiu inventis lingvaĵon per ikonoj kaj simboloj kun universala signifo por interŝangi telefonajn mesaĝetojn kun tiuj kiuj parolas diversajn lingvojn kiujn oni ne konas.
Tamen, kiel oni vidas, la la
ŭvorta signifo estas indikita en Angla.

Speco de Esperanto por la SMS”, kiel la mema aŭtoro ĝin definis, kaj kiun li nomis “ZLANGO”. Pormomente nur unu itala telefona kompanio adoptis “Zlango-n”, sed oni antaŭvidas ke ankaŭ la aliaj faros frue la saman (vidu: http://www.tim.it/consumer/o92082/servizio.do ).


Sume, oni uzas per reclama kaj komunikema preteksto la ekzemplon de internacia planilingvo Esperanto, sed… per la kobuto ke oni faras ion por disvastigi kaj konsekvence uzi ĝin verŝajne ankaŭ por la SMS.

Male, la “ĉio estas bona krom Esperantoŝajnas esti ankoraŭfoje strategia manovro por la universala boikoto kombinita far tiuj kiuj havas la plej egoistojn avantaĝojn por ke Esperanto restus forapartigata en l’angulo de “utopioj”…
...tiuj facile realigeblaj, se tamen oni tion volus.

..............................................................................