28 ottobre 2010

Naŭa PREMIO "ZAMENHOF" Kaj PREMIO "STOPPOLONI" - Ankono, 18 de novembro 2010a

.................................................................................

(VIDU SUBE AKTUALIGON de 19-11-2010a)



(Klaku sur bildoj por iĝi ilin legeblajn)
.......................................................................
Naŭa Premio Zamenhof kaj Premio Stoppoloni - 2010a
(VIDU SUBE AKTUALIGON - 19.11.2010a)
.......................................................................

Ĵaŭdo 18 de novembro 2010a, horo 21.
Avangarda Teatro "Lirio Arena".
Strato Redipuglia 57, Ancona.
Senpaga eniro.

Ankaŭ ĉi jare la atribua cerimonio de naŭa aranĝado de prestiĝaj "Premio Zamenhof - La Voĉoj de Paco" kaj "Premio Umberto Stoppoloni - La neeblaj integriĝoj" havos indan sidejon por la evento kaj pledadon de Markia Regiono, de Provinco de Ankono, de Ŝtata Taktila Muzeo ”Omero” kaj de Universitato de Paco.

Inter la sponsoroj oni citas “Elle” Konstruadojn kaj “Mariotti” Konstruadojn.


Ĉi jare, por la "Premio Zamenhof", la bronzan skulptaĵon "La Vojaĝisto" de la artisto Floriano Ippoliti, estos aljuĝata al:

NIKOLO FABI, la kantaŭtoro kiu organizas bonfarajn koncertojn por lanĉi lernajn kaj sanitarajn iniciatojn en Afriko (Sudanujo, Angolujo);

Nikolo Fabi

P.ro ROKKO ALTIERI, docento de Teorio kaj Proceduro de “Neviolenta Movado” ĉe la Universitato de Pizo, multokupa ulo, kiel intelektulo kaj civitano, pri la paca kaj neviolenta pedagogio;

Prof. Rocco Altieri

MON.NO MARIA PIA DA RECANATI, Ĉefmonaĥino por Centra-norda Italujo de la Misiistinoj de Karitato, (ordeno) de Patrino Tereza de Kalkuto kaj multokupaj tra la mondo por mildigi suferadojn de kiuj vivas en la malsano kaj malriĉeco en miseraj kaj engettigaj situacioj.
...............................................................................

La "Premio-
n Stoppoloni" estos aljuĝata al:
INSENSINVERSO (ENINVERSASENCO), La Asocio aganta en la roma kvartalo “La Magliana” pri integriĝo de malsamaj etnoj per instruado de itala lingvo.

................................................................................

Koncerto de pianisto Marko Verĝini konkludos premiavesperon kun muzikoj de Debussy Schumann, Chopin kaj Liszt.

Marco Vergini

Prezentistoj: Patricia Ĝinobili kaj Andrea Karloni.

La ĵurnalistoj Patricia Ĝinobili kaj Andrea Karloni
................................................................................

La “Premio Zamenhof” naskiĝis en la 2002a kun du celoj: la unua altiri, per amaskomunikiloj, la publikan sentemon, pri iuj ekzemploj de vivo alternativaj rilate la modeloj kiujn societo bazita sur individuismo proponas; la dua oferi pli profondan konon de Esperanta Movado laŭ siaj fondantoj principoj: paco, solidareco inter popoloj, respekto pri ĉiuj lingvoj kai ĉiuj kulturoj.

Dum tiuj ĉi ok jaroj la manifestacio sin konigis de ĉiam kreskanta publiko, sin akirante estimon kaj konsideron de aŭtoritatoj, de amaskomunikiloj, de asocioj devontiĝitaj pri samaj valoroj kaj de multaj gravaj intelektuloj.
Kontribuis al la “Premio” gravaj artistoj kiel Valeriano Trebbiani, Loreno Sguanĉi kaj Floriano Ippoliti; ricevis “Premion” tre famaj personoj de spektaklo (Luko Zingaretti, Lella Kosta, Klaudio Abbado, Moni Ovadia, nur menciante iujn el ili) kaj sociaj kaj kulturaj operaciantoj malpli konataj sed kapablaj de profonde efiki en iuj sociaj situacioj.
La “Premio Stoppoloni", inspirita al impona esperantista personeco kaj iniciatita de siaj familianoj kaj de la Pistoja Esperanto-Grupo, naskiĝis samtempe de la “Premio Zamenhof” kaj alflankigis ĝin laŭlonge sia vojo. Ĝi sin proponas koniĝi kaj helpi iujn sociajn iniciatojn pri solidareco; kiujn nur la kuraĝo kaj la sindediĉo de malmultaj homoj kapablas elirigi el la regno de neeblaj aferoj.

FEI (Itala Esperanto-Federacio)
.................................................................................

Aktualigo de 19-11-2010a

Antaŭe la premiado, infanoj de elementa
lernejo de Ankono
kantas kanzonetojn esperante

Mon.no MARIA PIA DA RECANATI recevas Prmion "Zamenhof"

Prof.ro Rocco Altieri recevas Premion "Zamenhof"

La kantaŭtoro NIKOLO FABI recevas Premion "Zamenhof"

Asocio INSENSOINVERSO recevas Premion "Stoppoloni"

La publiko aplaŭdas je la konkludo de spektaklo
..................................................................................

Nessun commento: