5 marzo 2010

JUNAJ ESPERANTISTOJ: FESTIVAL-DATO ALPROKSIMIĜAS.., PRETIGU VIN!

..............................................................................
(Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio)

INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO EN ITALUJO: -1 MONATO!
LA 2-A ALIĜPERIODO FINIĜOS LA 15-AN DE MARTO!


Ankoraŭ estas malpli ol unu monato antaŭ la Internacia Junulara Festivalo de la Itala Esperantista Junularo, kiu okazos en la belega regiono Trentino, en Italujo, de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo!

Kial partopreni? Mmm.., ni listigu laŭorde:

- Ĉar estas antaŭviditaj teatraĵoj, koncertoj, rolludoj, debatoj, diskutrondoj, kursoj pri danco kaj itala kuirarto, gustumado de lokaj vinoj kaj manĝaĵoj, sed ankaŭ sciencaj prelegoj kaj kursoj pri lingvoj;
- Ĉar partoprenos cento da junaj homoj el la tuta mondo;
- Ĉar dum la festivalo okazos ekskursoj al la belega montaro de Trentino-Supra Adiĝo kaj al ties plej vizitindaj urboj;
- Ĉar la festivalejo atingeblas facilege per trajno, buso, automobilo, aviadilo kaj eĉ biciklo (biciklovojo Valsugana);
- Ĉar IJF estas la plej mojosa Esperanto-festivalo!


Kaj la ĉijara programo daŭre havas nepardoneblan mankon, kiun ni ne sukcesis plenigi ĝis nun: mankas... VI!

Ĉijare pasigu vian paskan libertempon kune kun junuloj el la tuta mondo!

Ĉiuj informoj troveblas en la retpaĝaro:

Sed aliĝu rapide: ĝis la 15-a de marto, validas la DUA aliĝ-periodo, kiu ebligas rabaton de plimalpli 20 euroj rilate al la aliĝkotizo kiu validos poste kaj por tiuj, kiuj aliĝos surloke!

http://iej.esperanto.it/ijf/2010

..............................................................................