17 febbraio 2010

..................................................................................
NOBEL-PREMIO POR LA PACO AL UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (UEA), LAŬ OK BRITAJ PARLAMENTANOJ.

La 15a de februaro 2010a, ni ricevas el la IEF (Itala Esperanto-Federacio) la sekvantan gazetan komunikaĵon:


"Nobel-premio por la Paco al la Universala Esperanto-Asocio (UEA), laŭ ok britaj parlamentanoj.


Ok britaj parlamentanoj proponis al la komitato de Paco-Premio la aljuĝon de la premio rilatanta la 2010a al Tutmonda Esperanto-Asocio. La ok parlamentanoj, iuj estas tre konataj en Britujo, estas (apude la nomo estas indikita la partion):


Andrew Smith, Laborpartio
Austin Mitchell
, Laborpartio
Bill Etherington
, Laborpartio
Oliver Heald
, Partio de Konservativuloj
Charles Kennedy
, Liberaldemokrata partio
Lord Bob Maclennan
, Liberaldemokrata partio

Lord Robin Corbett, Laborpartio
Roger Gale
, Partio de Konservativuloj


Esperanto estas internacia lingvo proksimume evoluinta je la fino de deknaŭa jarcento kiu sin proponigas, je monda nivelo, kiel facila ilo por la reciproka kompreno inter popoloj kaj oni ĝi konceptis tiamaniere ke estu lernita kaj utiligita de ĉiuj. Ĝi naskiĝis el paca idealo kaj kunlaborado inter homoj kaj sin lokas super ĉiuj etnaj, politikaj, religiaj diversecoj kaj - tial ke vere ĝi estas propra lingvo de neniu nacio kaj estas komprenebla por ĉiuj laŭ principo de egaleco - ĝi nin protektas kontraŭ la kultura kaj ekonomia supereco de fortuloj kaj kontraŭ risko de unukultura vido de la mondo.

La Universala Esperanto-Asocio (UEA) havas sian sidejon en Nederlando kaj reprezentas l’Esperanta Movado ĉe UN kaj UNESKO.
En Italujo Esperanto estas reprezentita de Itala Esperanto-Federacio (IEF), kuj estas morala institucio per Decreto de la Prezidanto de Respubliko n° 1720, de la 28 de junio 1956, sen profita celo, organizita per ĉirkaŭ kvardek grupoj en la tuta Lando."

Fotografia portreto de juna Alfredo Nobel
..................................................................................
Esperanto Italia - FEI
Via Villoresi, 38, 20143 Milano
www.esperanto.it, ufficio.stampa@esperantoitalia.it

.................................................................................