6 febbraio 2010

OMAĜO AL JOHANO RODARI

...........................................................................
"La ĵurnalo de katoj"
(de Ĵohano Rodari*)

La katoj havas ĵurnalon
kun ĉiuj la novaĵoj
kaj en la lasta paĝo
la “Malgrandaj Reklamaĵoj”.

“Oni serĉas komfortan domon
kun foteloj ekstermodaj:
oni ne akceptas infanojn
ĉar ili tiras la voston”.

“Mi serĉas maljunan sinjorinon
por la celo de kompanio.
Precizigi referencojn
kaj konton en la viandobutiko”.

“Premiita ĉasisto
serĉas postenon en grenejo”.
"Vegetarano, fraŭlo,
serĉas riĉan laktovendiston”.

La senhejmaj katoj
la dimanĉan posttagmezon
legas tiujn ĉi anoncetojn
pli belaj ol romano.

Dum unu aŭ du horetoj
ili revas per malfermitaj okuloj,
post ili iras pretiĝi
por la noktaj koncertoj.

J. Rodari (*)


(*) Johano Rodari, 1920 -1980, estis famega itala pedagogiisto kaj verkisto de poezioj, fabeloj, gurdaĝoj, k.t.p., por infanoj.
.........................................................................................