29 marzo 2010

Forpasis Maŭro La Torre (1946-2010)

Prof.ro Maŭro La Torre

Itala Esperantismo funebras pro la morto de aktivega esperantisto, homo de granda demokrata kulturo kaj estimata profesoro ĉe la Tria Universitato de Romo.

Por pli scii pri funebra cerimonio iru al retejo de "educado.net":

http://www.ipernity.com/blog/edukado.net/238977


Pri la Profesoro (en it):

http://www.uniroma3.it/persona.php?persona=hvH+J/diUVOM2UDKai67WvIY8vl6MlogqYBppj9H8hU=&cf={cf}


http://host.uniroma3.it/docenti/latorre/ekpagxo.htm

................................................................................

6 marzo 2010

"ORA ITALIO" - Pierangelo Bertoli - 1992a Jaro

................................................................................

!!! ĈIO ŜANĜIS ...

al plimalbono !!!


................................................................................

5 marzo 2010

JUNAJ ESPERANTISTOJ: FESTIVAL-DATO ALPROKSIMIĜAS.., PRETIGU VIN!

..............................................................................
(Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio)

INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO EN ITALUJO: -1 MONATO!
LA 2-A ALIĜPERIODO FINIĜOS LA 15-AN DE MARTO!


Ankoraŭ estas malpli ol unu monato antaŭ la Internacia Junulara Festivalo de la Itala Esperantista Junularo, kiu okazos en la belega regiono Trentino, en Italujo, de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo!

Kial partopreni? Mmm.., ni listigu laŭorde:

- Ĉar estas antaŭviditaj teatraĵoj, koncertoj, rolludoj, debatoj, diskutrondoj, kursoj pri danco kaj itala kuirarto, gustumado de lokaj vinoj kaj manĝaĵoj, sed ankaŭ sciencaj prelegoj kaj kursoj pri lingvoj;
- Ĉar partoprenos cento da junaj homoj el la tuta mondo;
- Ĉar dum la festivalo okazos ekskursoj al la belega montaro de Trentino-Supra Adiĝo kaj al ties plej vizitindaj urboj;
- Ĉar la festivalejo atingeblas facilege per trajno, buso, automobilo, aviadilo kaj eĉ biciklo (biciklovojo Valsugana);
- Ĉar IJF estas la plej mojosa Esperanto-festivalo!


Kaj la ĉijara programo daŭre havas nepardoneblan mankon, kiun ni ne sukcesis plenigi ĝis nun: mankas... VI!

Ĉijare pasigu vian paskan libertempon kune kun junuloj el la tuta mondo!

Ĉiuj informoj troveblas en la retpaĝaro:

Sed aliĝu rapide: ĝis la 15-a de marto, validas la DUA aliĝ-periodo, kiu ebligas rabaton de plimalpli 20 euroj rilate al la aliĝkotizo kiu validos poste kaj por tiuj, kiuj aliĝos surloke!

http://iej.esperanto.it/ijf/2010

..............................................................................