..........................................................................................................................................
QUESTO BLOG E' MOMENTANEAMENTE IN LUTTO IN MEMORIA DELLE VITTIME DEL TERREMOTO IN ABRUZZO
En Bjalistoko (ruse Bielostok, pole Bialystok) meze de la 19a jarcento vivis krom judoj (ĉ. 70 %) ankaŭ multaj poloj, rusoj kaj germanoj. Tiu multkultura loko estis la sceno por la unuaj 14 vivjaroj de Lejzer Ludwik Zamenhof, kiu naskiĝis tie en 1859.
Kiel lernanto li estis tre sukcesa, ankaŭ poste en la gimnazio en Varsovio. Pro lia freneza ideo pri "monda lingvo" li poste en la profesio estis ege fiaskanta, ĉar li foruzis multon de siaj mono kaj tempo por la planlingva projekto. En 1878, en la lasta lerneja jaro, li festis kun samgimnazianoj sian naskiĝtagon. Jam tie ili parolis pri projekto de Lejzer kun la titolo "Lingwe Uniwersala". Sed mallonge poste la amikoj jam ne plu okupiĝis pri la afero.
Lejzer studis en 1879 ĝis 1881 en Moskvo medicinon. Pro financaj problemoj de la patro, sed eble ankaŭ pro la kontraŭ-judaj pogromoj en 1881 Lejzer devis reveni al Varsovio, kie li finstudis en 1886. Ĉar li ne trovis sufiĉe da laboro kiel normala kuracisto, li poste plustudis por fariĝi okulkuracisto, ankaŭ en Vieno. Sed sin kaj sian familion vivteni, tion li kapablis nur post 1900.
Kiam li en 1887 eldonis libreton, kiu prezentis la lingvo-projekton "Lingvo Internacia", li estis ankoraŭ sufiĉe riĉa, pro sufiĉe bona statuso de la patro (kiu laboris kiel cenzuristo) kaj ĉefe la doto, kiun li ricevis mallonge antaŭe edziĝinte kun Klara Silbernik. Sed la altaj kostoj, kiujn kaŭzis la forsendado de informiloj pri la "Lingvo Internacia", kaj profesia katastrofo por sia patro, de kiu Lejzer povis savi lin nur kontraŭ alta monsumo, malriĉigis lin tiel, ke li devis vivi plurajn jarojn sen sia nova familio por serĉi en diversaj urboj eblon por sin vivteni kiel okulkuracisto.
Post 1900 multo pliboniĝis. Liaj enspezoj povis pli kaj pli kovri la elspezojn, la "Lingvo Internacia" (Esperanto) disvastiĝis en okcidenta Eŭropo, Lejzer Zamenhof povis eĉ plurfoje vojaĝi al kongresoj ekster la Rusa Regno. Granda ŝoko estis al li la unua mondomilito, kiu komenciĝis en 1914 kiam Lejzer kaj Klara estis en Germanio por pluvojaĝi al la Uk transiĝante per Parizo. Ili povis reveturi nur malfacile reenigi al Varsovio, pere de Svedio kaj Finnlando.
Zamenhof, kiu jam kiel infano estis ofte malsaneta, kaj kiu krome estis forta fumanto, malsaniĝis kaj mortis en 1917 en Varsovio.
Ziko M. Sikosek, 2003(El "biblioteko"de "LERNU!")
Se oni volas kredi al pluraj Esperanto-propagandistoj, jam ĉiam vivis homoj kiuj revis pri lingvo kiel Esperanto. Nu, mi ne povas aserti ke tiuj homoj ne ekzistis, sed mi ne trovis taŭgajn fontojn pri tio. Jes, oni scias pri lingvo-planadoj, pri gestaj lingvoj kaj specialaj skribo-sistemoj el la antikvo. Sed ili ne estis "planlingvoj" en la moderna senco.
"Planlingvo" estas konscie kreita por plifaciligi inter-etnan komunikadon. Homo aŭ grupo de homoj prezentas planlingvo-projekton, do planon por nova lingvo. Se homoj uzas lingvon laŭ tiu plano, tiam estiĝas nova planlingvo. La plej multaj projektoj restas nur projektoj. Laŭ Dulichenko oni scias pri 912 projektoj ĝis 1973. Ĉirkaŭ ses fariĝis "duonplanlingvoj", do estis almenaŭ iomete iam uzataj. Nur Esperanto estas vere uzata planlingvo.
Longan tempon la plej multaj revantoj pri "universala lingvo" pensis unuavice pri sistemoj por ideale priskribi la mondon. Tiuj "filozofiaj lingvoj" kutime ne estis celitaj por buŝa komunikado, ofte nur por skribi. Ankaŭ la famaj Comenius kaj Leibniz celis precipe tian lingvon.
Eble la unua projekto de planlingvo estis de la anonima "Carpophorophilus" el 1732. Plimultiĝis tiaj projektoj en la 19a jarcento. La plej fama estis la unua duonplanlingvo, nome "Volapük" de la katolika pastro Johann Martin Schleyer el suda Germanio. Li "kreis" ĝin en 1879/80 kaj sukcesis trovi relative multajn adeptojn, sed ĉirkaŭ ekde 1887-90 la movado disfalis pro internaj disputoj.
En 1887 eldoniĝis la unua libreto kiu prezentis la projekton "Lingvo Internacia" de anonima d-ro Esperanto. Ĝi estis la pseŭdonomo de la ruslanda juda kuracisto Lejzer Zamenhof. La unuaj parolantoj de tiu lingvo vivis en Rusio, kien Volapük nur malmulte enpenetris. Tamen, multaj Esperanto-pioniroj estis eks-Volapük-anoj, ekz. Ludwig Meier, Antoni Grabowski, Paul Nylen, Henrik Bulthuis, sed ankaŭ Zamenhof mem, kiu montris en kontraŭ-Volapüka artikolo ke li konis tiun lingvon sufiĉe bone.
Zamenhof konsciis tre bone ke lingvo ne povas esti la produkto de sola homo. Li jes estis laborinta pri sia projekto multajn jarojn, sed prezentis nur relative malgrandan gramatikon kaj malgrandan vortaron. Same grava estis ke Zamenhof kaj aliaj esperantistoj komprenis la gravecon de literaturo por la normo de lingvo.
Multaj amikoj de planlingvo volis pli orientiĝi je jam ekzistantaj latinidaj lingvoj. Ekzemplo estas la konata matematikisto Guiseppe Peano, kiu en 1903 prezentis projekton de plisimpligita Latino ("Latino sine flexione"). En 1907/08 la eks-esperantisto Louis de Beaufront kaj la logikisto Louis Couturat esperis interesigi la esperantistojn pri "Ido", sed vane. Ilia projekto ne estis reformprovo, sed bazo de nova duon-planlingvo. Nur relative malmultaj esperantistoj transiris al Ido. (Legu ĉi tie pri la Ido-krizo.)
Ankaŭ pli poste estis provoj allogi esperantistojn kaj neesperantistojn al tiaj projektoj. Ili estas nomataj kutime "naturalismaj" planlingvo-projektoj, sed laŭ mi simple imiti latinidajn lingvojn ne estas aŭtomate "nature". En 1922 aperis "Occidental" de la estonia germano Edgar von Wahl; eks-esperantisto; en 1928 "Novial" de la fama lingvisto Otto Jespersen; kaj en 1951 "Interlingua" de Alexander Gode.
Dum Novial estis preskaŭ tute ne uzata, Latino sine flexione, Ido, Occidental kaj Interlingua povas esti nomataj duonplanlingvoj. Nur Ido kaj Interlingua nuntempe havas ankoraŭ ŝajne iom da parolantoj.
Ziko M. Sikosek, 2003(El "biblioteko"de "LERNU!")
MANIFESTO DE PRAGO DE LA MOVADO POR LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO
Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizaĵoj, kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plu labori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.
Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.
1. DEMOKRATIO.
Komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.
Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo.
Ni estas movado por demokratia komunikado.
2. TRANSNACIA EDUKADO.
Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.
Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo.
Ni estas movado por transnacia edukado.
3. PEDAGOGIA EFIKECO.
Nur malgranda procentaĵo el tiuj kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeutikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.
Ni asertas ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo.
Ni estas movado por efika lingvoinstruado.
4. PLURLINGVECO.
La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.
Ni asertas ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo.
Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.
5. LINGVAJ RAJTOJ.
La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado, ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neutrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.
Ni asertas ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo.
Ni estas movado por lingvaj rajtoj.
6. LINGVA DIVERSECO.
La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.
Ni asertas ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo.
Ni estas movado por lingva diverseco.
7. HOMA EMANCIPIĜO.
Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo aŭ projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.
Ni asertas ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado,komunikado kaj asociiĝo.
Ni estas movado por la homa emancipiĝo.
4 commenti:
e intanto come a solito è uno dei tanti orrori e di tante tragedie annunciate: edifici antisismici mai costruiti misure antisismiche virtuali, allarmi derisi, extracomunitari che nessuno vuol sapere dove sono finiti...ma il ghoverno è ottimista per definizione no? e allora, perchè creare allarmismi:quando tutto crolla si promette di ricostruire un po' più in la...abbasstanza il là per non vedere...e intanto i volontari lottano contro l'indifferenza, non solo contro il tempo, le scosse, la tragedia:appena non farà più spettacolo l'abruzzo sarà dimenticato: ALLEGRIA!
E' un peccato ritrovarti dopo un pò di tempo per un'occasione del genere. E' proprio in momenti come questi che serve essere partecipi e denunciare tutto ciò che ha reso possibile una simile tragedia, oltre che a motivi geofisici. Chi doveva vigilare sul rispetto della normativa antisismica? Perchè nessuno ha provato a verificare la veridicità di tutti quei fenomeni che preannunciavano una simile tragedia? Perchè NON SI SVOLGE UN'INCHIESTA SERIA SULL'IMPREGILO che è implicata in tante strane storie dell'Italia di oggi? Sono tutte domande che ovviamente non otterranno risposta, ma è nostro dovere porle. Bentornato Irnerio!
peccato che a porre certe domande siamo solo noi:gli alieni!
gi altri preferiscono non vedere non sentire non parlare e NON SAPERE
Io sono per natura molto vendicativo e invece dell'altra guancia ho imparato a porgere l'altro cazzotto.
In base a questo principiuo spero sempre (purtroppo illusoriamente) che chi sbaglia paghi fino all'ultimo cent.
E quindi dovrebbero pagare duramente anche gli assassini da terremoto (così bisogna chiamarli, diretti o indiretti che siano, non fa molta differenza di fronte ai morti).
Che vadano finalmente in galera e ci restino fino al punto che altri potenziali assassini come loro ci pensino bene prima di lucrare sulla vita della gente, specie quella più indifesa.
Credo sia chiaro cosa intendo dire.
Dirò di più: gli assassini da terremoto sono più subdoli e perfidi di quelli che siamo solito definire tali perché colpiscono a tradimento, quando meno te lo aspetti.
Scusatemi, ma forse la rabbia mi toglie il senno...
Sappiamo invece che nessuno di questi maledetti ha mai visto il sole a scacchi, figuriamoci se lo vedranno ora con lo Zampogna al potere.
Posta un commento